体彩6+1玩法
El Popola ?inio>頭條新聞>

?inio okupas monde la unuan lokon en nombro de retkursoj kaj ilia aplikado

| 2019-04-17
Bookmark and Share

Lastatempe ?ina Ministerio pri Edukado diskonigis, ke la nombro de malfermaj retkursoj kalkuli?is al pli ol 12 000, kaj pli ol 200 milionoj da lernantoj/fojoj ?eestis la kursojn. Pro tio, ?inio okupas monde la unuan lokon en nombro de retkursoj kaj ilia aplikado.


En la 9a kaj 10a de aprilo en Pekino okazis ?ina Konferenco pri Malfermaj Retkursoj. Deklaro pri Agado de Malfermaj Retkursoj de ?inio, publikigita en la konferenco, bildigis la estontecon de malferma retkursaro en ?inio.


Danke al la interreto, lernemuloj en diversaj lokoj povas eniri bonkvalitajn kursojn. 


Anta? ses jaroj ?inio komencis disvolvi retkursaron. Anta? unu jaro la Ministerio pri Edukado agnoskis 490 bonkvalitajn retkursojn. ?i-jare la ministerio rekonis 801 aliajn... La retkursaro disvolvi?is de nulo kaj pligrandi?as. Nun trovi?as en ?inio 12 500 retkursoj kun pli ol 200 milionoj da lernantoj/fojoj, inter kiuj 65 milionoj ricevis stud-poentojn.



Element-lernejano el malproksima montaro en Yunnan-provinco finis preska? dek retkursojn pri paleografio kaj aliaj; emeriti?inte, 87-jarulo komencis uzi komputilon kaj interesi?is pri retkursoj de medicino, dietiko kaj aliaj.


Por sendi memora?ojn al la dek plej bonaj lernantoj en retkurso, Weng Kai, vicprofesoro de Kolegio pri Komputora Scienco kaj Teknologio sub Zhejiang-Universitato, ekkonis, ke lernanto, kiu ?iutage interagas kun li, lo?as en malproksima montaro, kie e? ekspresa po?ta?o estas neatingebla.


Po?ta?o ne povas atingi ?iujn angulojn, tamen scioj povas en palpebruma da?ro. Weng diris: "Nun mi konas la kapablon de la interreto. Pro la interreto, bonkvalitaj lern-resursoj rapide kaj bonpreze disvasti?as al ?iuj anguloj de la lando."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
体彩6+1玩法