体彩6+1玩法
El Popola ?inio>頭條新聞>

?ina savta?mento helpas Mozambikon kontra? epidemio

| 2019-04-02
Bookmark and Share


Anta? duon-monato, Mozambiko estis dama?ita de la tropika ciklono Idai. Nun ekzistas pli ol 130 malsanuloj pro ?olero en Sofala, provinco forte dama?ita de la ciklono. La? peto de la mozambika registaro, ?ina registaro sendis savta?menton al la lando. La 25an de marto, tuj post sia atingo, la ta?mentanoj komencis ur?an savadon kaj medicinan asiston al lokanoj. Samtempe, ili anka? agadas kontra? ebla epidemio.





La 29an de marto, en elementa lernejo, kie provizore lo?as katastrofaj suferintoj en Beira, ?efurbo de Sofala-provinco, membro de ?ina savta?mento ?prucigis medikamentojn por seninfektigi.


"Ni celas bari la infektadon kaj bremsi la rapidan malsani?on de multaj homoj, por ke la katastrof-trafita regiono ne fari?u epidemia regiono." Tion deklaris Zhu Wei, ?efo de la subta?mento por seninfektigo de la ?ina savta?mento. Li diris anka?, ke nun estas ?losila momento, ?ar la viv-kondi?oj en multaj provizoraj lo?ejoj estas malbonaj, do se oni ne anticipe faros ion, eble okazos terura afero. "Samtempe, ni anka? diskonigas al lokanoj higienajn informojn kaj gvidas ilin kiel eviti epidemion. Ni instigis ilin ekzameni akvotubojn kaj kanalojn, prizorgi balaa?ajn for?etejojn kaj purigi man?ejojn."


La? diskonigoj, la ?ina savta?mento jam seninfektigis regionojn de pli ol cent mil kvadrataj metroj, kie estas provizoraj lo?ejoj, lernejoj, orfejoj, setlejoj de lokaj ?indevenuloj kaj fabrikoj. Tiu agado multe plibonigis la san-kondi?ojn de tiuj lokoj, kaj ricevis la?dojn de la loka registaro. 


La 28an de marto, mozambika prezidento Filipe Nyusi intervidi?is kun reprezentantoj de UN-organizo pri savado post katastrofo, Internacia Komitato de la Ru?a Kruco kaj aliaj internaciaj organizoj. La ?ina savta?mento ?eestis al la intervidi?o kiel la ununura internacia savta?mento. La prezidento diris, ke post okazo de la katastrofo, la lando ricevis helpojn kaj konsolojn el la tuta mondo, precipe valoregan helpon el ?inio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
体彩6+1玩法