体彩6+1玩法
El Popola ?inio>Esperantujo>E-nova?oj>

Vinilkosmo riskas malaperi!

| 2019-03-15
Bookmark and Share

Vinilkosmo, la ?efa muzikeldonejo de Esperantujo, publikigis en sia februara informletero gravan mesa?on, klarigante pri sia delikata financa situacio. Jen la mesa?o sube, legu ?in kaj kontribuu por la revigligo de Vinilkosmo!

Informletero n-45, februaro 2019


Saluton kara muzik?atanto!


Ni pardonpetas al ?iuj, januare nia retejo ne funkciis bone, multaj homoj ne sukcesis mendi kaj pagi la albumojn...


Tiu situacio bon?ance solvi?is. Dankon pro via komprenemo!


Grava Alarmo


Muzika aktivado de VINILKOSMO kompromitita!!!

Tre beda?rinde ni konstatis gravan malkreskon de la intereso al esperanto-muziko en la jaro 2018 kun gravaj konsekvencoj: estas ege malmultaj diskovendoj, sed anka? ege malmultaj el?utvendoj.


Paralele pli kreskis la elsendflua a?skultado, sed tre beda?rinde ?i ne sufi?e pagas por vivtenigi la eldonejon kaj baras tutan eblan perspektivon.


Pro tio estis kreita la ABONKLUBO, kiun ni vidis kiel alternativon helpe de la justa elsendfluejo (Divercities Music) por pluda?rigi la muzikproduktadon kaj eldonadon. Sed tre beda?rinde post tri jaroj da ekzisto ni devas konstati ke anka? la ABONKLUBO malsukcesas...


Videble homoj preferas da?re a?skulti muzikon senpage en aliaj retejoj (kiel Deezer, Youtube a? Spotify).


Vinilkosmo provos ankora? elteni unu plian jaron, sed se en 2019 ne inversi?os la situacio kaj ne multobli?os abonantaro de la ABONKLUBO kaj la uzantaro de Divercities Music, Vinilkosmo devos fermi.


Konsekvencoj de la fermo de Vinilkosmo estos jenaj:


- Tuja malapero de la katalogo de Vinilkosmo en la reto (propra muzika platformo, sed anka? en Divercities Music kaj en ?iuj aliaj muzikaj platformoj kie nun estas disponebla la katalogo de la eldonejo).

Tio signifas ke en Deezer, Spotify, ktp., vi ne plu povos a?skulti muzikon de VINILKOSMO-katalogo.

 

- Malaperos la ebleco de regula muzikproduktado, eldonado de novaj albumoj de artistoj, a? reeldonoj de malnovaj albumoj.


Kiel eviti fermon de Vinilkosmo ?


Esperantistoj devas konscii ke ne eblas uzi kaj a?skulti esperanto-muzikon sen subteni ?in pli aktive kontribuante por ke ?i pluvivu.


Do konklude kaj praktike, la nura alternativo por eviti fermon de VINIKOSMO estas ke ?iuj homoj kiuj volas da?re povi a?skulti esperanto-muzikon (el la katalago de Vinilkosmo) ali?u al la ABONKLUBO (e? se ili ne uzas la justan elsendfluejon Divercites Music) kun la celo multobligi la nombron de abonantoj.


Sen tio, en 2020 tute malaperos la muzik-katalogo de Vinilkosmo el la interreta pejza?o.

Dankon por via atento kaj via subteno!

 

La tuta teamo de Vinilkosmo

 

El Informletero de Vinilkosmo

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
体彩6+1玩法