体彩6+1玩法
El Popola ?inio>Videoj>

Mi kaj ?inio -- Ne mankis ?an?i?oj e? depost 2012

| 2018-11-06
Bookmark and Share


Post longa intervalo en 2012 mi denove venis al ?inio, ?i-foje ne por ?in viziti sed por lo?i kaj labori ?i tie. La lando intertempe multege ?an?i?is, tiel ke estis malfacile kredi ke temas pri unu sama lando. En miaj memoroj el la 1980-aj jaroj la flughaveno de Pekino estis tre modesta, plejparte nur kelketa?a konstrua?o, kaj tie videblis nur ?inaj aviadiloj.  Kiam mi denove venis al la sama flughaveno en 2012, mi trovis ?in supermoderna kaj grandega. Kiam mi atingis la centran parton de la urbo per a?to ?oforata de nova kolego, mi vidis multe da same kolosaj konstrua?oj. Se mi provas rememori simile masivajn konstrua?oj el la 1980-aj jaroj, al mia kapo venas nur la Tian'anmen-pordego kaj la Pekina Hotelo.


Nun mi estas en la kvartalo Qianmen, mi fakte ?i tie jam en 1986. Tiam la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Pekino. Mi nun rememoras ke mi vizitis tiun ?i lokon merkrede, do, estis la kongresa ekskursa tago. Pli multo de la kongresanoj vizitis la Grandan Muron en tiu tago, sed, ?ar mi jam estis tie du jarojn anta?e, mi preferis viziti aliajn lokojn. Do, kun kelkaj geamikoj, mi vizitis la Tiananmen-pordegon, la Pekinan Hotelon, kaj fine venis ?i tien, al la kvartalo Qianmen.


Anta?e tiu ?i kvartalo absolute ne estis tia kia ?i nun estas. Nun ni havas tian grandan straton, sed tiam estis nur tre malgrandaj stratetoj, kaj ne estis tiaj luksaj vendejoj... Mi timas ke nun la a?oj vendataj ?i tie devas esti tre multekostaj... Dum tiuj 34 jaroj, okazis multe da grandaj ?an?i?oj en ?inio. ?i foje mi vensi al ?inio anta? 6 jaroj, e? dum tiuj 6 jaroj, okazis multe da ?an?i?oj. Mi volas mencii unu ekzemplon, tio estas po?telefono. Kiam venis en Pekino, mi havis ne sa?telefonon, sed simplan po?telefonon, kaj por pagi la kotizon, mi a?etis karton ?e iu strata gazeta kiosko, kaj lelefonis al mia fiksita telefonnumero kaj pagis. Sed anta? kelkaj jaroj, pli kaj pli fari?is malfacile trovi tiun karton, en multaj kioskoj oni diris “ni ne havas...” Kio okazis mi ne komprenis. Sed post kiam mi a?etis mian unuan sa?po?telefonon, mi komprenis, nun ?inoj ne uzas tiun karton, oni simple pagas per la pagilo en la po?telefono... Tio estas nur unu el multaj ?an?i?oj kiuj okazis en ?inio dum la lastaj 6 jaroj.


Oni tamen ne nur pagas sian po?telefonan kotizon. Per tiaj pag-aplika?oj oni povas pagi ?ion. Fakte en la dua filmeto ni jam parolis pri la servo de kunluigaj bicikloj, kiu fari?is ebla dank' al sa?telefono. Eblas mencii multajn similajn ekzemplojn. Anta?e mi iris al banko por pagi elektron, gason kaj akvon. Nun ne plu necesas fari tion. Per kelkfoja klikado jam fini?as la afero. Vi povas mendi servon liveri man?a?on al via hejmo, kaj mendi taksion. Se anka? viaj geamikoj uzas la saman aplika?on de servo de sociaj retoj kiel WeChat, vi povas tre facile sendi monon a? ?in ricevi pere de la aplika?o. La posedanto de mia nuna lo?ejo estas en Usono por unu jaro a? simile, sed mi facile, nur ene de sekundoj povas sendi la luprezon per la aplika?o de WeChat.


Nuntempe ne malofte ?inio estas la lando, kie oni unuafoje en la mondo provas diversajn novajn teknikojn kaj ideojn. En la unua filmeto mi diris, ke anta?e a? e? nun ?anhajo estis a? estas la avangarda urbo de ?inio, sed nuntempe ?inio mem ne malofte estas la avangarda lando de la mondo. Tio certe estas ne neglektinda rezulto de la 40-jara reformo kaj pordomalfermo de ?inio. Por la tuta mondo necesos da?re sekvi kien tiu ?i avangarda lando kondukos sin per siaj novaj politikoj de reformo kaj pordomalfermo. 


(Usui Hiroyuki)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
体彩6+1玩法