体彩6+1玩法
El Popola ?inio>Usui Hiroyuki>

Mia sesjara lo?ado en Pekino balda? venos al fino

| 2018-03-28
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki



    En la unua artikolo de tiu ?i rubriko, publikigita en la 12-a de aprilo 2012, mi skribis: "eble dum la restado (en Pekino ...) pro ?iutaga interkultura kontakto e? mi mem trairos ?an?ojn". Nu, fakte tiaj ?an?oj okazis al mi sed feli?e mi almena? ne spertis tian metamorfozon, ke en unu mateno veki?inte mi trovas min fari?inta insekto. 


La membroj de la Esperanto-sekcio de El Popola ?inio en junio 2013, kiam mi komencis alkutimi?i al la vivo en Pekino. Dum mia restado iuj foriris, aliaj venis al la sekcio.


    Mi travivis multe pli subtilan specon de metamorfozo. Anta? ses jaroj mi alvenis ?i tien sen konatoj kaj sen radikoj, kaj nun mi trovas min enradiki?inta en Pekino. Mi iel tiel parolas la ?inan kaj, e? se iom supra?e, scias kiel la ?ina socio funkcias. Mi ne plu estas gasto sed "unu el ili", kiu havas sian parton por kontribui al diversaj agadoj ?u esperantaj a? ne. 


    Tion mi skribas samtempe kun ?ojo kaj mal?ojo. Unuflanke mi ?ojas pro tio, ke mi gajnis geamikojn ?i tie kaj ver?ajne mia personeco, e? parto de mia kulturo subtile modifi?is. Aliflanke mi mal?ojas pro tio, ke tre balda? venos fino al mia sesjara restado en Pekino. Mi reiros al Japanio por resti tie almena? unu jaron a? simile. Nu, fakte kiam vi legas ?i tiujn liniojn, mi ne plu estas en ?inio. Mi reflugis al mia lando en la 26-a de marto 2018.


    E? kun birdoj mi parolus...


    La ?i-foja restado en Pekino estis mia unua konstanta lo?ado eksterlande. Nu, se mi ekhavis praktikajn problemojn, miaj gekolegoj de El Popola ?inio ?iam afablis min helpi. Sed se temas pri psikologia problemo de soleco, ni devas diri, nur vi povas helpi vin mem. Se vi lo?as en via propra lando, vi estas en la reto de viaj geamikoj. Do vi jam a?tomate sentas, ke vi estas parto de la socio vin ?irka?anta. Eksterlandano eklo?inta en alia lando kutime ne disponas pri tia amikaro, kaj li a? ?i estas kvaza? izolita insuleto en vastega oceano. 


    Komence anka? mi ja sentis min soleca. Mi preska? ne povis paroli la ?inan. Fakte dudek kelkajn jarojn (!) anta? mia alveno ?i tien en 2012 mi iom lernis la lingvon, sed e? siatempe tute ne sukcesis ?in ellerni, kaj intertempe multon forgesis. Nu, esperantisteco ja helpis min, tamen mi devas diri, ke komence mi ja estis en granda soleco. Mi foje serioze pensis, kiel estus bone se mi povus babili kun la birdoj, kiuj ver?ajne ne konas tian lingvan malsamecon kian ni, la homoj, konas. 


    Mi volis fari?i iu, kiun oni bezonas


    Do kion fari? Mi memoras, ke mi ne agis kun iu konkreta plano sed nur intuicie. Duonjaron post la alveno ?i tien mi komencis senti, ke eble indas instrui Esperanton. Mi instinkte sentis, ke tiuj kiuj lernas la lingvon de mi certe sentas bezonon je mia ekzisto. Retrospekive mi nun volas aldoni, ke por forigi solecon necesis ne nur ricevi helpon sed doni ?in. Nun mi ne nepre estas kontenta pri la rezulto atingita de mia instruado. Nu, unuflanke mia ambicio en la komenco estis tro granda (mi ne skribu kian ambicion mi havis, vi eble ridus mian megalomanion...) kaj aliflanke, mi timas ke mi ne nepre estis tre bona instruisto: ne trejnita, senpacienca kaj kaprica... Sed eble mi devus esti kontenta, ke mi almena? produktis kelkajn esperantistojn, kiuj ver?ajne restos fidelaj al la lingvo.


Mi ne nur instruis la lingvon en klas?ambro, sed anka? en kafejo...


    Mi partoprenis diversajn Esperanto-aran?ojn ne nur en Pekino sed en diversaj partoj de ?inio. Sed simpla partopreno kiel eksterlanda gasto certe ne estas granda kontribuo. Ver?ajne mia rolo estis sufi?e grava, kiam mi spontanee helpis al la organizado de la 32-a Komuna Seminario de Orientaziaj Junularoj, kiu okazis en Pekino en decembro 2012, kaj al tiu de la 8-a Azia Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Quangzhou en novembro 2016. 


    Havi saman hobion kun aliaj


    Kiam mi decidis veni al ?inio, kelkaj miaj eksaj koleginoj japanaj, kiuj studis eksterlande (sed ne en ?inio), admonis ke mi prefere ne tro ofte estu kun japanoj. Sed en la komenco preska? ne eblis e? tion provi ?ar fakte El Popola ?inio loki?as en la okcidenta parto de Pekino, kaj la regiono, kie estas multe da eksterlandanoj inkluzive de japanoj, estas en la orienta. Do kvaza? nature dum la unuaj jaroj mi ne konati?is kun multe da samlandanoj. Nur post novembro 2016 mi komencis regule viziti la orientan parton de la urbo por lerni ludadon de ukulelo. Rezulte mi konati?is kun pli da japanoj en Pekino, kaj partoprenis en pli da aran?oj por ili. 


Adia?a festeno por mi kaj mia alia kunlernanto de ukulelo 


    Iuj ?inoj miris pri tio, ke mi regule veturas per metroo dum unu horo por atingi la orientan parton por lerni ukulelon kaj poste kunman?i kun la instruistino kaj aliaj kunlernantoj. Sed por mi tio estis okazoj por renkonti?i kun samlandanoj, kiuj cetere dividas la saman hobion: ludi ukulelon. Mi miras pri la klarvido de iu el miaj geamikoj, kiu jam komence de mia restado rekomendis al mi aparteni al iu hobia klubo. Sed mi bezonis kvar jarojn por fari tion. Eble anka? tio havis bonan flankon ?ar mi povis dume klopodi konati?i kun ?inoj.


    Motivoj por eventuale reveni al ?inio


    Nun, kiam mi sufi?e enradiki?is en Pekino, mi tamen elektis forlasi la urbon. Kial? ?ar unuflanke mi trovas, ke eble utilos kvalifiki?i kiel instruisto de la japana lingvo por mia estonta, se dirite iom snobe, mondvagabonda vivo. Ne nur unu fojon mi estis petita en ?inio instrui la japanan lingvon, kaj ne sciis kion fari. Aliflanke mi volas havi iom da libera tempo por revizii mian manuskripton de libro en la japana lingvo por proponi ?in al eldonejo. 


    Sed mi volas estonte reveni al ?inio. Unu grava kialo estas, ke mi ne volas forgesi la ?inan lingvon. Anta? ses jaroj a?dinte mian planon eklabori en Pekino kelkaj japanaj geamikoj diris al mi, ke la laboro en ?inio povus malfermi al mi novan perspektivon. Tiam mi ne komprenis ilin. Kontra?e mi e? timis pri la eventuala risko de mia a?daco veni al la lando. Nun mi mem plene komprenas iliajn eldirojn. ?inio ja estas lando de ?ancoj.


Komua foto post la adia?a festeno okazigita de la Esperanto-sekcio de El Popola ?inio


Post la adia?a festeno okazigita de la Pekina Esperanto-Asocio


    Laste sed ne balaste mi jam havas reton da geamikoj en ?inio ?enerale kaj Pekino specife. La lando ne plu estas lando fremda por mi, ?i ja estas loko por reveni. Jen simpla sed certe tre grava kialo por reveni al ?inio. Do en la fino de tiu ?i artikolo mi volas diri: ?is balda?, ?inio; ?is balda?, Pekino!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
体彩6+1玩法