体彩6+1玩法
El Popola ?inio>Usui Hiroyuki>

"Homara komunumo de la komuna estonteco" kaj Esperanto: ?u la zamenhofa lingvo havas enplantitan "?inan genon"?

| 2018-03-17
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki


    Foje ?ajnas, ke iuj homoj naski?as tro frue. Sifo a? Liu Shifu (1884-1915) certe estas tia homo. Li estis ?ina anarkiisto, kiu plene utiligis Esperanton por sia ismo. Ulrich Lins, la konata germana historiisto kaj a?toro de La dan?era lingvo, skribas, ke Sifo revis ke ?inio ludu gvidan rolon por kunfandi la kulturojn orientan kaj okcidentan per Esperanto. A? por esti pli preciza, en la plej nova eldono de tiu libro el 2016 ne plu estas la ?apitro pri orienta Azio. Do se vi volas legi la koncernan parton, ser?u pli fruan eldonon. Mi nun havas la moskvan eldonon el la jaro 1988, kaj en ?i la afero estas priparolata sur la pa?o 160.


Sifo


    Siatempe ?inio estis malforta, duonkolonia lando. Ne estis realisme pensi ke la lando ludu tian rolon. Sed aliflanke ni povas anka? supozi, ke la deziro eliri el la situacio de postrestinteco donis al Sifo forton revi. En tiu epoko kaj en ?inio kaj en Japanio estis homoj, kiuj kovis similan revon pri kunfando de la kulturoj. Nu, e? Zamenhofon mem ni povus inkluzivi en la grupon de homoj kiuj aspiris al tia kulturfandado el la vidpunkto de popolo en la socie malavanta?a pozicio. 


    De la epoko de Sifo jam pasis pli ol cent jaroj. Nuntempe ne plu estas malreala fantazio revi, ke ?inio estu tutmonda areno por kunfandi?o de kulturoj orienta kaj okcidenta. ?i jam estas plene reala revo. Ver?ajne estas pro tio, ke Xi Jinping, prezidanto de ?inio, proponis al sia propra lando kaj anka? al la mondo diversajn novajn konceptojn, kiel "?ina revo", "La Zono kaj Vojo" kaj "homara komunumo de la komuna estonteco". 


    Se mi bone komprenas, per "?ina revo" oni unuavice celas ?inojn (kvankam oni ne ekskludas, ke anka? eksterlandanoj havu sian "?inan revon"), per "La Zono kaj Vojo" la landojn la? la iama sutera kaj mara itineroj de la Silka Vojo, kaj per "homara komunumo de la komuna estonteco" la tutan homaron. Iusence ni povus diri, ke "homara komunumo de la komuna estonteco" estas internacia, tutmonda versio de "?ina revo". Ni povas anka? subkompreni, ke por starigi "homaran komunumon de la komuna estonteco" necesos harmonia kunfandado de la kulturoj de la mondo.


    ?u estas historiaj precedencoj?


    Tamen tiuj konceptoj estas proponitaj anta? ne longe, maksimume nur anta? kelkaj jaroj. Estonte necesos doni al tiuj nocioj pli konkretan enhavon. ?u ni eventuale ne povus lerni de historiaj precedencoj por doni al tiuj proponataj ideoj karnon?


    Oni jam rimarkis, ke en la ekonomia kampo estas precedenco: en la plej prospera epoko de Qing-dinastio la malneta enlanda produktovaloro de ?inio estis la plej granda en la mondo. Unu el la eroj de "?ina revo" estas, ke la lando denove atingu gradon de prospero analoga al tiu de Qing-dinastio.


    ?u tamen estas anka? precedencoj, kiuj montras ke ?inio estis ?e la pinto de la mondo anka? en la kampoj kultura kaj idea? Ver?ajne malmultaj homoj povas respondi al tiu demando memfide. Sed mi volas diri, ke ja estas precedenco anka? tiurilate.


    ?ina fonto de la e?ropa klerismo


    Kutima ideo pri la moderna mondo estas, ke la moderna civilizacio naski?is en okcidenta E?ropo. Ne nur temas pri diversaj bran?oj sciencteknikaj sed anka? aferoj kulturaj kaj ideaj. Unu el la plej gravaj modernaj ideoj estas la klerismo, kiu la? la difino de la Nova Plena Ilustrita Vortaro "movado en la 18a jarcento, kiu celis disvastigi la lumojn de la racio". Multaj homoj e? nun kredas, ke klerismo estas produkta?o pure kaj nure e?ropa.


    Nuntempe tamen estas pli kaj pli multe da historiistoj, kiuj atentigas ke la afero ne estas tiel simpla. Kaj interese, ke tion mi fakte eksciis en Pekino. Balda? post mia alveno ?i tien en 2012 mi eksciis, ke tre proksime de la sidejo de El Popola ?inio trovi?as tombejo de 63 kristanaj misiistoj, plejparte e?ropaj sed iuj ?inaj. La plej fama inter ili estas Matteo Ricci (1552-1610) el Macerata, kiu estas en la centra parto de Italio.


La tombo de Matteo Ricci


Foto farita okaze de mia dua vizito al la tombejo en majo 2017 anta? la tombeja enirejo. De dekstre Revon (Xie Ruifeng), Rafael Henrique Zerbetto, mi kaj Dekmil (Choi Manwon)


    Kiam mi vizitis la tombejon por la unua fojo komence de julio 2012, mi hazarde renkontis du germanojn, kiuj venis al la tombejo kvaza? por pilgrimo. Ili diris al mi, ke tie ripozas anka? kelkaj germanaj misiistoj, kiuj la? ili fakte fu?is al ?inio por havi religian liberecon, kiu ne ekzistis en la tiama, mezepoka E?ropo. Plej certe en la tiama ?inio ne estis tia religia libereco kian ni konas hodia?, sed ver?ajne la religia toleremo en la lando estis multe pli granda ol tiu en E?ropo. La renkonto kun ili motivis min iom esplori la historion, kaj mi trovis novan interpreton pri ?i. 


    La kutima ideo pri tiuj misiistoj estas, ke ili alportis al ?inio sciencteknikajn atinga?ojn de la e?ropa. Sed lastatempe oni pli kaj pli komencas diri, ke la influo estis reciproka a? foje la ?ina influo e? estis decida por bur?onigi kaj kreskigi la klerismon en E?ropo. La metafizikaj ideoj de novkonfuceanismo, kiu pensas pri la mondo sen premisi la ekziston de la Kreinto, estis alportitaj al E?ropo pere de misiistoj kaj donis al multaj e?ropaj filozofoj inspiron por rezoni, ke la mondon ruligas ne la Dio sed ia Racio. Oni mencias i.a. la germanan filozofon Christian Wolff (1679-1754) , kiu havis vastan influon siatempe kaj influis i.a. anka? Kantion, kaj pere de li Hegelon.


Christian Wolff 


    Parenteze dirite, unu el la plej gravaj pensuloj kiuj sistemigis novkonfuceanismon estis Zhu Xi (1130-1200), kies ideoj ofte en orienta Azio estas ligitaj al la fe?disma regado. Interese, tiaj ideoj, kiam transplantitaj al alia kultura grundo, povis ludi liberigan rolon. En unu el miaj iamaj artikoloj mi skribis, ke io simila okazis al kristanismo kiam ?i estis alportita al Japanio (http://www.tnkao.icu/2017-01/24/content_40166335.htm). 


    ?u Esperanto havas enplantitan "?inan genon"?


    Do anka? en la kampoj kultura kaj idea ne mankas precedencoj pri tio, ke en la pasinteco ?inio donis al la mondo gravajn inspirojn kies influo da?ras ?is hodia? ... e? se ?inoj mem ne multe konscias tion. En la epoko de "?ina revo" kaj "homara komunumo de la komuna estonteco"  la kulturaj inter?an?oj kaj eventuale e? iliaj kunfandi?oj montros alian aspekton ol ili faris dum la ?isnuna e?ro-usona kultura hegemonio.


    Kio okazos en la kampo de internacia lingva komunikado en tia epoko? Esperantistoj volus tuj diri, ke jen granda ?anco por Esperanto. Pardonon, mi tamen estas granda skeptikulo tiurilate. Eblas, ke simple la giganta angla lingvo transdonos sian rolon al alia giganto, la ?ina, dum la liliputa Esperanto ne povos ion fari. A? kiel kelkaj anta?diras, la evoluo de arteferita inteligento kaj de grandegdatumaro komplete povus ?an?i la tutan lingvan pejza?on de la mondo. En tia mondo oni lasus efikecpostulan komunikadon al artefarita inteligento, kaj lernus lingvojn nur la? hobia prefero. Eventuale tio povus esti bona nova?o por Esperanto, kiu malgra? ?io ja estas granda hobia lingvo.


?u la Majstro vere enplantis "?inan genon" en Esperanto?


    Sed se mia skeptiko tamen permesas al mi iom da fantaziado, mi volus fantazii, ke Esperanto fakte havas iom da "?ina geno" malgra? la sufi?e e?ropeca ekstera aspekto. Tio ne nur signifas, kiel Claude Piron iam argumentis, ke la Zamenhofa dismembrigo de ideoj, per kiu li kreis la vortojn de tiu ?i lingvo memorigas nin pri la ?ina lingvo. 


    Mi volus hipotezi, ke en lia lingvo e? e?as iama revo de "perfekta lingvo" (la? la titolo de la fama verko de Umberto Eco), filozofia lingvo prirevita de tiaj homoj kiaj Kartezio kaj Leibniz. Estas konata fakto, ke tiuj filozofoj estis inspiritaj de informoj liveritaj de misiistoj pri la mirinda komuna skribo en orienta Azio, per kiu diversaj popoloj tie solvis - almena? tiuj filozofoj kredis tion - la komunikan problemon de diverslingvuloj. ?u la spuro de tia historio ne ka?as sin en Esperanto kiel dormanta "geno"?


    Mi volus fantazii, ke transkulturaj inter?an?oj okazontaj en la epoko de "homara komunumo de la komuna estonteco" povus veki la dormantan "?inan genon" de Esperanto. Nu, sed mi timas samtempe, ke, se mi tro persiste pledus por tiu profeta?o, oni pensus, ke eble anka? mi naski?is tro frue kiel Sifo...



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
体彩6+1玩法 新时时历史开奖记录 云南快十分钟结果 捕鱼达人2修改器 快三网首页 快三固定单双公式规律 福彩3d近1000期走势图 通比牛牛怎么玩 酷彩吧安卓版 香港赛马会免费独家料 北京快3走式图