体彩6+1玩法
?efpa?o> El Popola ?inio> Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca> Kultura Hereda?o> Kulturaj Hereda?oj

Reveni al Xi'an -- rakontoj de la Silka Vojo

| 2014-09-29
Bookmark and Share

Teksto de Huang Minxing kaj fotoj de Xu Xun

 

    Xi'an, antikve nomita Chang'an, estas orienta startpunkto de la Silka Vojo, kiu ludis la rolon interligi la civilizacion de la Oriento kaj tiun de la Okcidento, kaj funkcias kiel unu el la urboj, tra kiuj la islama religio eniris en ?inion.

 


Moskeo Huajuexiang en nordokcidenta Xi'an



Infanoj kune kun iliaj familianoj vizitas moskeon, tiamaniere la religia kredo trapasi?is de generacio al generacio.



La dekoraciita arka?o en la Moskeo Huajuexiang


   Huifang, simpligita nomo de la tradicia lo?-kvartalo de huj-oj, konsistas el lo?ejoj, stratoj kaj moskeo. La tieaj lo?antoj partoprenis en religiaj kaj sociaj aktivadoj en la moskeo. Fakte Huifang kun tre longa historio en Xi'an havas nedisigeblan ligadon kun la Silka Vojo. ?is hodiaǔ oni ankoraǔ povas sperti ?i tie la historian etoson de la antikva kulturo.

 

    Esti?o de Huifang en Xi'an

 

    En la jaro 651 p. K. senditoj de la regno Tajik (en la persa lingvo) vizitis la urbon Chang'an, kio estas rigardata ankaǔ kiel starto de la eniro de islamo en ?inion. Kun la ekfunkcio de la Silka Vojo, pli kaj pli da sunaismaj moslemoj el arabaj landoj kaj Persio venis al ?inio por komercado, precipe en la urbo Chang'an kolekti?is multaj komercistoj el mez- kaj okcident-aziaj landoj. En la dinastio Tang (618-907) la moslemoj en ?inio konsistis el sunaistoj, kiuj rifu?is al ?inio kaj soldatoj el Tajik kaj tiuj de la Ujgura Nacio kaj vizitantoj el la mezaziaj landoj.

 

    En la dinastio Song (960-1279) ne malmultaj islamaj komercaj karavanoj el arabaj landoj, Persio aǔ mezaziaj landoj preterpasis Chang'an, interalie multaj restis en la urbo kaj eklo?is tie pere de geedzi?o kun posteuloj de la tieaj moslemoj. Nuntempe tiuj moslemoj ?enerale lo?is en la nordokcidenta parto de la urbo Xi'an.

 

    Post fondi?o de la imperio Yuan, granda grupo da moslemoj el la regionoj araba, persa kaj mezazia kune kun la mongola armeo eniris en la landon kaj tie eklo?is. Granda nombro da islamaj soldatoj, artilerianoj, metiistoj kaj multaj gravuloj kaj fakuloj de tiu nacio estis senditaj al diversaj lokoj de la lando por garnizonado. Siatempe en Shaanxi aperis pluraj regionoj plugitaj de garnizonaj trupoj. De post tiam moslemoj ekvivis kaj vivas tra la tuta lando. En la provinco Shaanxi huj-oj ?efe lo?is en la urbo Chang'an kaj la ebena?o Guanzhong. Siatempe ili fari?is la gravaj politika kaj milita fortoj de la lando, kaj per tio ili ?uis respekton de la registaro kaj la popolo. En la sama tempo ne malmultaj huj-oj komencis sin okupi pri agrikulturo kaj iom post iom prenis tion kiel ?efa laboro. Ili geedzi(ni)?is kun han-oj kaj ekkunfandi?is kun la loka socio.

 

    Kun la plua disvolvo de ekonomio en Shaanxi, la lo?antoj evidente plimulti?is. De la meza periodo de Hongwu (1368-1398) ?is la unua jaro de Wanli (1573-1620) refoje aperis alta tajdo, ke grandnombraj huj-oj eniris en la provincon He'nan kaj mezan kaj malsupran basenon de la Flava Rivero, kaj per tio Huj-Nacio en Shaan'xi eniris en sian prosperan tempon. Influita de pluraj kialoj fine en la dinastio Ming (1368-1644) esti?is la nova nacia komunumo -- Huj-Nacio bazita sur la spirita ligilo de la islama religio. Tio estas la historia fono de la esti?o de Huifang.

 

    Postsignoj de la antikva Silka Vojo

 


En Huifang ?iam regas vigla etoso.



Sur la strato kolekti?as multaj krakman?ejoj kun tradiciaj etman?a?oj de Huj-nacio



Sur la strato de Huifang


   Huifang alinome Sifang kaj Fangshang diferencas de aliaj lo?kvartaloj pro tio, ke kompare kun aliaj kvartaloj de ?inaj vila?oj, ?iaj stratetoj kaj vojoj pli dense ligi?as kun lo?ejoj; kaj krome ?i havas pli vastan areon ol aliaj kvartaloj en la urbo. ?i situas en la antikva ?efurbo, kiu havas historion de pli ol mil jaroj kaj per tio ?i konservas en si tre ri?an, originalan kulturan kaj historian sedimenton. Huifang de Xi'an ekformi?is en la dinastio Yuan (1206-1368) kaj ?is la periodo de la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911) ?i havas dek tri Huifang-ojn kaj sep moskeojn, ekzemple la moskeo Huajuexiang kun pli ol 800 dis?iplajn familiojn estas la plej antikva kaj granda moskeo. De post la reformado de ?inio ekde la jaro 1978 Huifang kiel historia kultura kvartalo disvolvi?is kaj fari?is vizitkarto de la antikva urbo Xi'an. ?ia disvolvi?o akcelis ne nur sian ekonomion, sed ankaǔ turisman evoluon de la urbo. 

 

    Fakte la influo de la antikva Silka Vojo al la hodiaǔa Huifang montri?is en pluraj flankoj. Siatempe multaj komercistoj el okcidentaj aziaj landoj funkciigis en Chang'an butikojn pri ora kaj ar?enta bi?uterio. Ili fami?is pro ilia kapablo en rekonado de vera kaj falsa juveloj. ?is hodiaǔ en Huifang en la urbo ankoraǔ funkcias nemalmultaj juvelaj butikoj. Siatempe kun la enirado de tiuj eksterlandanoj en la landon multaj franda?oj el mez-aziaj landoj estis samtempe akceptitaj kaj ?atataj de la lo?antoj de Chang'an ekzemple sezama kuko, Biluo (en la persa lingvo -- pilaw, far?ita kuko) k. s, kaj ekaperis en la urbo bakejoj de tiuj man?a?oj. Dank' al tiuj franda?oj fami?is la moslemaj etman?a?oj de tiu ?i urbo, ekzemple ?afa?a supo kun kuko k. s. Hodiaǔ la urbo konservas en si la dispozicion de antikva urbo, ekzemple la stratetoj ?irkaǔas la moskeon Huajuexiang, la diferenco nur ku?as en tio, ke hodiaǔ pli da huj-oj kun moderna koncepto ne kontentas pri restado en Huifang kaj sin okupis pri laboroj de novaj industrioj en aliaj lokoj.

 

    Nuntempe Huifang estas kvartalo de huj-oj kun pluraj funkcioj. Unuflanke ?i estas la spirita hejmlando de moslemoj, grandaj kaj malgrandaj moskeoj regule havas pre?ajn kaj festajn ceremoniojn k. s. ?io ?i tio ludas rolojn unuigi moslemojn kaj amikigi ilin, kaj per tio oni kulturis harmonian etoson inter la popoloj. Krome Huifang per delikataj arta?oj altiris al si multajn voja?antojn el diversaj lokoj de la mondo. La diversaj etman?a?oj, arta?oj kaj metia?oj multigis la enspezon de la lo?antoj kaj kreis por ili multajn ?ancojn trovi laborojn en la urbo.

 

    Dank' al konstruado de la ekonomia zono laǔ la Silka Vojo, oni pliri?igis novan signifon de Huifang. ?i estas rigardata kiel viva fosilio sur la Silka Vojo, el ?i oni povas pli malpli percepti la homplenan kaj prosperan antikvan urbon Chang'an. Hodiaǔ la urbo Xi'an altiris al si moslemajn voja?antojn, komercistojn kaj studentojn, e? gvidantoj el moslemaj landoj. Tial Huifang en la urbo Xi'an kiel ponto ludas la rolon en profundigado de la kulturaj inter?an?oj de moslemaj kulturoj inter ?inio kaj aziaj kaj afrikaj landoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpo?te al ni
Konstanta le?o-konsilanto de El Popola ?inio: fama ?ina advokato Yue Cheng
Google+
体彩6+1玩法