体彩6+1玩法
?efpa?o> El Popola ?inio> Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca> Nova Silka Vojo> Kunlaboroj

Plifortigo de la subregiona ekonomia kunlaboro de la Granda Mekongo

| 2014-09-03
Bookmark and Share

Skiza mapo de la baseno de la rivero Lancang -- Mekongo   
 

En la 5-a de julio de 2005 okazis en Kunming, ?efurbo de la provinco Yunnan, la Dua Forumo de Gvidantoj pri Ekonomiaj Koridoroj en la Subregiono de la Granda Mekongo, al la ina?guro salutis la tiama ?ina ?efministro Wen Jiabao.   
 

La Kunming-Bangkoka ?oseo 
 

?enerala konsulo de Laoso en Kunming parolas pri plifortigo de la kunlaboro. 
 

En la 3-a de junio ??de 2012 okazis en Kunming la kvara renkonti?o de la komuna laborgrupo el la ?ina provinco Yunnan kaj kvar provincoj en norda Vjetnamio. 
 

En la 12-a de novembro de 2012 estis sukcese fermita la ?ina kaj Vjetnama Ekonomia kaj Komerca Foiro en la gubernio Hekou de la provinco Yunnan. 


    La rivero Lancang -- Mekongo fluas el la bu?o de la rivero Nanla en Xishuangbanna de la provinco Yunnan en sudokcidenta ?inio tra Birmo, Laoso, Tajlando, Kambo?o kaj Vjetnamio. Tiu ?i rivero funkcias kiel la akva kanalo de la suda Silka Vojo. 

 

    En la jaro 1992, je la iniciato de la Azia Disvolva Banko, ?inio, Birmo, Laoso, Tajlando, Kambo?o kaj Vjetnamio oficiale lan?is la kunlaboron de Granda Mekonga Subregiono konatan kiel la mekanismon de GMS. De la lastaj 22 jaroj, la kunlaboro de GMS i?is modelo por la internacia kunlaboro kaj servas kiel grava movforto por profundigi la regionan ekonomian integri?on en Sudorienta Azio. Krome estis establitaj novaj konsultaj kaj reciprok-utilaj formoj inter pluraj kunlaboraj grupoj, forumoj kaj mekanismoj. 

 

    De post komenco de la kunlaboro de GMS, la landoj en la kunlabora regiono multe pliigis sian komercadon kun ?inio. En la jaro 2012, ?inio faris importadon el Laoso kun la valoro entute je 791 milionoj da usonaj dolaroj kaj el Birmo entute je 2.214 miliardoj da usonaj dolaroj. Nur en marto de 2012, ?inio importis el Tajlando varojn en la valoro je 3.551 miliardoj da usonaj dolaroj, inter kiuj la plejparto estis ma?inaroj. En decembro de 2012, ?inio importis el Vjetnamio varojn entute je 1.591 miliardoj da usonaj dolaroj kaj kies plejparto estis elektronikaj objektoj. 

 

    La kunlaboro de GMS kontribuas anka? al la disvolvo de la turismado en la rilataj landoj. Por ?an?i la simplan voja?an manieron nur per aviadilo al Tajlando, la turisma a?toritato de Tajlando planas lan?i kvin novajn turismajn itinerojn surtere de ?inio al Tajlando kun la celo altiri ?inajn turistojn el sukokcidenta ?inio en la nordan kaj nordorientan partojn de Tajlando. En la komenco de la jaro 2014 la turisma a?toritato de Tajlando anoncis, ke la nombro de ?inaj turistoj al Tajlando multi?is de 2.7 milionoj en la jaro 2012 al 4.7 milionoj en la jaro 2013, kun la kresko je 68%, kaj ?inio estas la lando el kiu venis la plej multaj turistoj al Tajlando. 

 

    La turisma ministro de Kambo?o diris en la komenco de la kuranta jaro, ke en la jaro 2013 Kambo?o akceptis 470 mil ?inajn turistojn, kaj tiu ?i nombro grandi?is je 38.7% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. 

 

    La plej fre?a dokumento fare de la ?enerala Statistika Oficejo de Vjetnamio montras ke en unuaj sep monatoj de la jaro 2014, Vjetnamio ricevis 4.8526 milionojn da fremdlandaj turistoj, kun la kresko je 15.6% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. 

 

    Samtempe pli kaj pli ofti?as la kulturaj inter?an?oj kaj kunlaboroj. En la jaro 2013, la nombro de eksterlandaj studentoj en Yunnan superis 30 mil, 80% el kiuj venis el Sudorienta Azio kaj Suda Azio. La Yunnan-a Universitato, la Yunnan-a Normala Universitato kaj Kunming-a Universitato de Scienco kaj Teknologio kune kun superaj lernejoj de sudorient-aziaj kaj sud-aziaj landoj establis intimajn rilatojn por la inter?an?o kaj kunlaboro; la granda epopeo kanta kaj danca Rideto de Angkor kiu montras la historian kulturon de Vrah Vishnulok de Kambo?o estis direktita de ?ina re?isoro. En Kambo?o ?i estis prezentita pli ol mil fojojn dum tri jaroj; 70 mil laosaj televidil-uzantoj povas spekti 45 seriojn da ?inaj ciferecaj televidaj programeroj. 

 

    Kiel unu el la plej ?efaj kaj avangardaj unuoj de ?inio kiuj partoprenas en la kunlaboro de GMS, la provinco Yunnan aktive anta?enpu?as disvolvon de la plibonigita versio de GMS kaj akcelas perfektigon de la mekanismo de la regiona kunlaboro.

 

Redaktoroj: Zhuang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpo?te al ni
Konstanta le?o-konsilanto de El Popola ?inio: fama ?ina advokato Yue Cheng
Google+
体彩6+1玩法