体彩6+1玩法
?efpa?o> El Popola ?inio> Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca> Esperantistoj kaj la Nova Silka Vojo

Japana pentro-majstro pri la Silka Vojo

| 2014-09-03
Bookmark and Share

de MATSUMOTO Midori

 

??? Komence de a?gusto mi vizitis la Muzeon pri la Silka Vojo memore al HIRAYAMA Ikuo, kiu trovi?as proksime de la Esperanto-Domo de Yatsugatake de la Japana Esperanto-Instituto. Hazarde tiam okazis speciala ekspozicio memore al la dek-jara jubileo de la muzeo, kiu cetere kolektas ne nur verkojn de la pentristo, sed anka? diversajn aliajn objektojn, kiuj rilatas al la Silka Vojo.

 

??? HIRAYAMA Ikuo (1930-2009) naski?is en la gubernio Hiroshima en Japanio kaj finis la tutan kurson de la fako de japan-stila pentrado de la Tokia Lernejo pri Artoj (la nuna Tokia Universitato pri Artoj) en 1952. En tiu altlernejo li studis sub la pentristo MAEDA Seison. Nuntempe li estas konata i.a. kiel pentristo pri la Silka Vojo, kiel tion montras la fakto, ke ekzistas muzeo memore al li speciale pri la Silka Vojo.

 

??? La Silka Vojo decidis lian vivon

 

??? En 1968 li komencis voja?i al diversaj regionoj la? la Silka Vojo, kiu, kiel konate, komenci?as de Xi'an ?is Romo. En tiu jaro li vizitis Pakistanon, Afganion kaj Uzbekion (tiam parto de Soveta Unio). Oni diras, ke tiu unua voja?o decidis lian artistan vivon. Pli poste, en la a?o de 52 jaroj li vizitis ?inion por studi en la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino. Samjare li vizitis la urbon Dunhuang triafoje por havigi al si materialojn por pentrado.

 


HIRAYAMA Ikuo: ?tona budho en Bamiyan (1968) 

 

??? La ekspozicio, kiun mi vizitis, koncentri?is pri verkoj de la pentristo, kiuj rilatas al Pakistano kaj Afganio. Jen ekzemple profilo de digna maljunulo afgana, kiu rigardas anta?en kun profunda kaj serena rigardo sur la klara blua fono sendesegna. Tiu pentra?o estas farita okaze de vizito al Afganio kun grupo de arkeologoj en 1973.

 

??? Pri tio la a?toro skribis: "Afganoj kutime surhavas turbanon kaj havas belan viza?on. Naciaj kostumoj konvenas al ili. Aparte maljunaj afganoj la?aspekte estas tre belaj kaj pentrindaj."

 


HIRAYAMA Ikuo: Afgana maljunulo (1973) 

 


HIRAYAMA Ikuo: Afgana knabino (1974) 

 

??? La blua koloro estas anka? uzata sur la fono de la pentra?o "Afgana knabino"(1974) . Blua fono estas ofte uzata en pentra?oj pri afgana?oj.

 

??? Kial la Silka Vojo?

 

??? Kial li elektis la Sikan Vojon kiel motivon? Li skribis: "De la sorto mi estis destinita renkonti la Silkan Vojon. ?i estis nenio alia ol la vojo de orientiro de budhismo, kiun mi malkvoris dum krizo en mia vivo, kaj kiun mi poste faris mia dumviva temo. Anta?e mi nur revis, ke mi iam povu stari ?e iu anguleto de la Silka Vojo, sed poste mi voja?is al ?iaj diversaj regionoj preska? ?iujare. Anta? mia unua vizito al la Silka Vojo unu plenan jaron mi koncentri?is al murpentrado en la templo Horyu-ji en la gubernio Nara. ?is tiam dum 10 jaroj mi pentradis pentra?ojn pri budhismo sed tro literaturece, idealisme kaj subjektive. Pro tio mi ekhavos tre fortan deziron viziti la regionojn, de kiuj originis budhismaj pentra?oj kaj direktis min al la Silka Vojo."

 


Brodita teksa?o konservata en Shōsōin 

 


Vitra?o konservata en Shōsōin 

 


Ar?enta?o konservata en Shōsōin 

 

??? La muzeo, kiel mi jam skribis, kolektas anka? diversajn arta?ojn, kiuj rilatas al la Silka Vojo.

 

??? Arta?oj, kiujn kameloj transportis orienten kaj okcidenten sur la Silka Vojo, estas mirinde belaj. Aparte ?inaj broditaj teksa?oj, vitra?oj kaj ar?enta?oj montras elegantan etoson de la tempo, kiam Oriento kaj Okcidento kune prosperis. Precipe la arta?oj, kiujn Shōsōin, la trezorejo de la templo T?dai-ji en la gubernio Nara posedas, estas ja tiaj trezoroj. Jen kiel aspektas kelkaj el la poseda?oj de Shōsōin.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpo?te al ni
Konstanta le?o-konsilanto de El Popola ?inio: fama ?ina advokato Yue Cheng
Google+
体彩6+1玩法