体彩6+1玩法
?efpa?o> El Popola ?inio> Pietro Fiocchi

La Internacia Instituto por Spac-scienco en Pekino

| 2014-05-23
Bookmark and Share

---Intervjuo al la direktoro, Prof. Maurizio Falanga

 

de Pietro Fiocchi

 

??? "...nun la atento de sciencistoj usonaj, e?ropaj kaj japanaj movi?is al ?inio por estontaj spacaj misioj..."

 

??? Anta? relative ne longe aperis ?i tie nova scienca, kaj mi dirus anka? socia, realo: la Internacia Instituto por Spac-scienco en Pekino, ?ia direktoro estas profesoro Maurizio Falanga.

 

??? Profesoro Falanga rakontis al El Popola ?inio pri si mem kaj pri tiu ?i aventuro, kies sekvoj povos eble mirigi nin.

 

??? Kiu estas vi ? De kie vi venas?

 

??? Mi nomi?as Maurizio Falanga kaj estas de itala deveno, miaj gepatroj estas italoj, sed mi naski?is kaj kreskis en Svisio, mi havas la ?tatanecon svisan. Mi studis teorian fizikon en Bazelo, do mi magistri?is pri fiziko diskutante tezon pri astrofiziko, kompaktaj objektoj, nigraj truoj, ne?tronaj steloj, astrofiziko de la altaj energioj. Mi doktori?is ?e la roma universitato “La Sapienza” pri astrofiziko, ekzakte pri la kompaktaj objektoj.

 

??? Kio estas kompaktaj objektoj?

 

??? Je la fino de la stela evoluo, kiam la stelo ne plu havas brula?on, tiam okazas ke la radiada kaj la gravita fortoj ne plu estas en ekvilibro, do ?ar ne plu estas radiado, la sola forto, kiu restas, estas la gravita, t.e. forto de altiro, do tio kio okazas estas la kolapso de la materio, kiu trovas alian ekvilibr-punkton, kies radio estas tre malgranda kaj kiu estas tre kompakta. Je la fino de stelaj evoluoj la kompaktaj objektoj estas tio, kiu restas: blankaj nanoj, ne?tronaj steloj a? nigraj truoj.

 


Profesoro Maurizio Falanga kaj mi ?e la Internacia Instituto por Spac-scienco, "ISSI-BJ" 

 

??? Kiuj estas la etapoj de via kariero?

 

??? Post mia doktori?o mi laboris dum ses jaroj en Parizo, en du malsamaj institutoj, kie mi analizadis la datumojn dissenditajn de Integral-satelito. “Integral”estas spac-misio de la E?ropa Spac-agentejo. La satelito observis la altenergiajn eligojn originantajn el nigraj truoj, ne?tronaj steloj, blankaj nanoj.

 

??? Kaj post Parizo?

 

??? Mi volis reiri al Svisio kaj bon?ance mi estis dungita ?e la Internacia Instituto por Spac-scienco (ISSI) en Berno, kie mi estas scienca respondeculo kaj okupi?as pri administraj aferoj, mastrumado, sciencaj politikoj kaj parte mi ankora? min dedi?as al la esplorado.

 

??? Kiel do vi atingis ?inion, de tie?

 

??? La Instituto kie mi laboras en Berno oferas servon al ?iuj sciencaj komunumoj, kiuj utiligas sciencajn datumojn el kosmo. Oni donas la eblon veni al Berno kaj labori kune dum iom da tempo. Sciencistoj povas fari esploran proponon kaj sekve organizi la laborgrupon. Ajna aktiveco ?e la Instituto devas esti internacia, plurfaka kaj tute neformala.

 

??? La nombro de sciencistoj, kiuj venas al Berno, plii?is eksponente en la lastaj jaroj kaj ni demandis nin ?u ISSI devus esti pligrandigita a? resti tiel kiel ?i estas. En la Instituto laboras proksimume dek-kvin oficistoj kaj al ?i venas na?cent vizitantoj ?iujare. Finfine oni decides, ke ISSI devas resti malgranda kaj bela kaj ?iam celi al la bonegeco.

 

??? Iun tagon venis al ni ?e la Instituto la ?enerala direktoro de la Nacia Centro por Spac-scienco kaj proponis la realigon de filio de ISSI en Pekino por ke la ?inaj sciencistoj pli kaj pli ofte povu partopreni internaciajn sciencajn kunvenojn, la sama Instituto povus kontribui al la starigo de sciencaj komunumoj, kondukante esploristojn el E?ropo, Usono, A?stralio kaj Japanio al ?inio por labori kune kun ?inaj sciencistoj.

 

??? ?inio nuntempe malfermas siajn pordojn al ?io kaj tiu ?i Instituto estas eta parto de tiu ?i nova filozofio: sin malfermi al aliaj landoj, bonvenigi sciencistojn ?i tien por labori kun ?inaj gekolegoj por faciligi internacian kunlaboradon en spac-esplorado. Do ?io, kio estas organizita ?e ni, devas esti internacia, plurfaka kaj neformala. Tiu ?i estas ne?trala loko kie sciencistoj kunvenas nure por scienca esploro.

 


Profesoro Falanga ilustras al mi la sateliton Dongfanghong-1, kiu estas la unua artefarita satelito de ?inio. 

 

??? Kaj vi fari?is la direktoro... Kion vi faras ?uste?

 

??? Kiam oni decidis krei tiun ?i instituton oni proponis al mi plenumi la taskon de ekzekutiva direktoro kaj starigi en Pekino tiun saman instituton (ISSI), kiu jam aktivas en Berno. Mi nun zorgas pri la scienca programo, mi okupi?as pri la forumoj pri la ok kandidataj sciencaj misioj, el kiuj proksimume duono estos efektivigita. Mi estas organizanta lernejon: la ISSI-BJ-a somera lernejo. Mi kreis la retpa?on (www.issibj.ac.cn) kaj mi faris la revuon de ISSI-BJ, kiu nomi?as TAIKONG, tio en la ?ina signifas spacon, en kiu oni raportas detale pri nia laboro.

 

??? Grava parto de mia laboro estas la diskonigo pri la agado de tiu ?i Instituto en Pekino. Tion mi faras per alcelaj aktivecoj, inter ili estas la tiel nomitaj kunvenoj "Understanding Science”(kompreni sciencon), organizitaj de la Instituto (ISSI-BJ), de la Brita Re?a Societo de Kemio kaj de la Fizik-Instituto de la Pekina Universitato. Ili estas neformalaj konferencoj, tri-foje ?iujare, kiuj okazas ?e iu kafejo (Bridge Café) en Wudaokou (la universitata kvartalo), dum kiuj altnivelaj sciencistoj prezentas temojn al universitataj gestudentoj, kiuj povas fari demandojn.

 

??? Ni deziras eliri el niaj kvar muroj kaj doni la eblon al la ?inaj gejunuloj a?skulti, la Instituto iras al la homoj. La lastan kunvenon, kies temo estis "Ludante kun tergloba klimato, kiom longe ni pretertvivos? " ?eestis proksimume 50 personoj, inkluzive de funkciuloj de la brita ambasadorejo, por a?skulti eminentan referaton, la profesoro Roger M. Bonnet, kiu dum dek-ok jaroj estris la sciencan programon de la E?ropa Spac-Agentejo (ESA).

 

??? Tiu ?i Instituto (ISSI-BJ), kie la aldonita valoro devas esti ?ina, oferas servon al la internacia komunumo kaj parte helpas la ?inojn por difini la sciencajn kazojn kaj la utiligendajn progresintajn teknologiojn por estontaj spacaj misioj en internacia kunteksto. Tio estas grava ?ar ?i utilas por akiri scion de la pasintaj spertoj de aliaj kaj sekve por ne duobligi ion, kiu jam estis farita, por fari nova?ojn.

 

??? En tiu ?i kadro, kion oferas ?inio?

 

??? La usona NASA (Nacia Aerona?tiko kaj Spac-administracio) kaj la e?ropa ESA malpliigis la financajn rimedojn, male ?inio havas rimarkindan spac-programon. Anta?e E?ropo rigardis al Usono por internacia kunlaboro, nun la atento de sciencistoj usonaj, e?ropaj kaj japanaj movi?is al ?inio por estontaj spacaj misioj, ili e? per siaj propraj elspezoj venas al Pekino por partopreni ?e nia platformo internacia kaj ne?trala al esplorado, por alporti sian kontribuon kaj diskuti pri estontaj misioj.

 

??? Kion vi ?atus realigi?

 

??? Mi deziras, ke la scienco povu esti ilo, same kiel sporto, por faligi ajnan politikan baron kaj igi la homojn kune labori por scienco. ?inio al tio multe kontribuas.

 

??? Kiuj estas la praktikaj utiloj de tiu ?i esploro?

 

??? La tuja utilo, ekzemple, povas esti la observo de asteroidoj, kiuj alproksimi?as al la terglobo, en la lastaj jaroj ?irka? 26 el ili jam falis, ili ofte falas en la oceanojn, sed iuj falis e? sur lo?atajn aerojn, kiel ekzemple tio okazis pasintjare en Rusio.

 

??? Kia estas via vivo kun la ?inoj?

 

??? ?i estas bonega, ili estas tre gastamaj kaj respektemaj. La ?inoj havas apartan sentivecon por diskuti kun homoj, ili estas amikema popolo.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
体彩6+1玩法 快乐彩12选5开奖结果走势图 澳门在线观看网站大全 一分时时彩开奖网站 广西福彩快乐十分跨度 四川快乐12直选遗漏 三倍猴子怎么卡全屏 重庆时时彩计划 稳定版 查看上期的六个平码号 湖北11遗漏 球探网即时比分007足球